Skip to content

Projekto por dokumenti Aventuron kaj rekrei ĝin per moderna kodo. Aventuro estas sistemo por tekstaventuroj de la jaro 1987.

License

Notifications You must be signed in to change notification settings

Esperanto/aventuro

Folders and files

NameName
Last commit message
Last commit date

Latest commit

 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 

Repository files navigation

Aventuro

Ĉi tiu projekto celas rekrei malnovan sistemon por tekstaventuroj kiu nomiĝas Aventuro. La originala programo estas elŝutebla ĉi tie. Oni verkis ĝin en 1987, kaj tial ĝi estas programo por DOS. Ĝi tamen ankoraŭ funkcias facile nun en DOSBox.

Se vi simple volas ludi tekstaventuron, vi povas ludi ĉe Gemelo.org.

Parto de la tasko estas kompreni la originalan sistemon. La originala sistemo inkluzivas kompililon por krei proprajn ludojn. La programlingvo estas dokumentita jam en la originala programo. Ĉi tiu deponejo ankaŭ havas dokumenton por provi kompreni la duuman formaton de la dosieroj kiujn la kompililo kreas. Estas pli facile kompreni la formaton de la duumaj dosieroj per la du dokumentoj kune.

Interpretilo

La projekto ankaŭ havas novan realigon de la interpretilo. Oni povas kompili ĝin ĉi tiel:

mkdir build && cd build
meson ..
ninja

Sekve, se oni elŝutas la originalan zip-dosieron de Aventuro, oni povas ludi la ludon La Insulo Texel ĉi tiel:

./play-avt TEXEL.AVT

La interpretilo ankoraŭ ne estas tute finita do ne eblas plene ludi la ludon.

Nova datumlingvo

Krom povi ludi la aventurojn de la originala sistemo, ĉi tiu interpretilo ankaŭ havas novan datumlingvon por krei ludojn. Ĝi povas rekte legi la datumlingvon kaj ne necesas programtradukilo por konverti ĝin al duuma dosiero. Estas dokumento en la deponejo por priskribi la lingvon. Oni ankaŭ povas vidi ekzemplan ludon en la deponejo.

Retpaĝo

La interpretilo povas funkcii ankaŭ kiel retpaĝo. Por ebligi tion, oni devas unue kompili ĝin per emscripten. Por instali emscripten, fari la jenon:

git clone https://github.com/emscripten-core/emsdk.git
cd emsdk
./emsdk install latest
./emsdk activate latest
source ./emsdk_env.sh

Sekve vi povas kompili Aventuron jene:

cd aventuro
meson --cross-file=emscripten-cross.txt ebuild -Dbuildtype=release \
      -Dprefix=~/aventuro-install
ninja -C ebuild install

Post tio vi havos la necesajn dosierojn por la retpaĝo en ~/aventuro-install/share/web. Mankas nur la AVT-dosiero. Vi povus kopii la originalan ludon jene:

cp ~/dosgames/aventuro/TEXEL.AVT ~/aventuro-install/share/web/ludo.avt

Sevke vi povas ruli retpaĝan servilon ĉe tiu dosierujo kaj ludi la ludon. Ne eblas ludi ĝin per URL kiu komenciĝas per file:/// ĉar retumiloj ne ŝatas permesi WebAssembly por lokaj dosieroj. Se vi havas twistd instalitan vi povus ekzemple fari:

twistd -no web --path ~/aventuro-install/share/web

Tiam vi povas direkti vian retumilon al http://localhost:8080/ por ludi.

Redaktilo

La retejo ankaŭ inkluzivas redaktilon por krei propran ludon per la nova datumlingvo rekte en la retumilo. Tio povas eksporti la ludon al unu HTML-a dosiero por facile kunhavigi sian kreaĵon.

About

Projekto por dokumenti Aventuron kaj rekrei ĝin per moderna kodo. Aventuro estas sistemo por tekstaventuroj de la jaro 1987.

Resources

License

Stars

Watchers

Forks

Releases

No releases published

Packages

No packages published